Lin Biao | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
林彪 | |||||
Naskonomo | 林育蓉 | ||||
Naskiĝo | 5-an de decembro 1907 en Subraga Basin | ||||
Morto | 13-an de septembro 1971 (63-jaraĝa) en Öndörkhaan | ||||
Mortis pro | akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | aviadila akcidento vd | ||||
Tombo | Subraga Basin vd | ||||
Etno | hanoj vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Qing • Respubliko Ĉinio • Popola Respubliko Ĉinio • Ĉina Soveta Respubliko vd | ||||
Alma mater | Whampoa Military Academy vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ye Qun • Zhang Mei vd | ||||
Amkunulo | Sun Weishi vd | ||||
Infanoj | Lin Liguo • Lin Liheng • Lin Xiaolin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • militisto vd | ||||
Aktiva dum | 1925– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lin Biao (Lin Piao; ĉine 林彪, pinjine: Lín Biāo; [l|in|2|-|b|iao|1]; naskiĝis la 5-an de decembro 1907, morits la 13-an de septembro 1971) estis ĉefa armeestro kaj ĉina komunisto kiu ludis gravegan rolon en la komunista venko dum la Ĉina Enlanda Milito, ĉefe en Nordorienta Ĉinio. Lin estis la generalo kiu estris en la decidajn kampanjojn de Liao-Ŝen kaj Pekino-Tjanĝino, kunestris la Manĉurian Kamparmeon de la Popola Liberiga Armeo al Pekino, kaj trapasis la riveron Jangzio en 1949. Li rangis tria inter la Dek Marŝaloj. Zhu De kaj Peng Dehuai estis konsideritaj unuarangaj antaŭ Lin, kaj Lin rangis rekte antaŭ He Long kaj Liu Bocheng.
Lin sindetenis el aktiva rolo en politiko post la enlanda milito, sed iĝis utilega por la kreado de la kulto al personeco por Mao Zedong komence de la 1960-aj jaroj. Lin estis premiita pro sia servo al Mao per nomumo kiel sukcedanto de Mao dum la Kultura Revolucio, de 1966 ĝis sia morto.
Lin mortis en Septembro de 1971 kiam lia aviadilo falis en Mongolio, sekve al kio aspektis malsukcesa puĉo kontraŭ Mao. Pro manko de informaro ĉio rilata al la nomita "Lin Biao afero", estis pridisputita ekde tiam. Post lia morto, li estis oficiale kondamnita kiel perfidulo al la Komunista Partio de Ĉinio. Li kaj Jiang Qing estas ankoraŭ konsiderata la du "ĉefaj kontraŭ-revoluciaj friponoj" akuzitaj de la Komunista Partio pro la troigoj de la Kultura Revolucio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search